====== Flustre falas la neĝ' ====== ^Muziko|Germana popolkanto| ^Originala titolo|Leise rieselt der Schnee| ^E-teksto 1|Josef Kühnel| ^E-teksto 2|Josef Kühnel, [[wpeo>Albrecht Kronenberger]], [[wpeo>Bernhard Eichkorn]] 2023| ^Tipo|traduko| ===== Teksto 1===== Flustre falas la neĝ‘. Lag‘ rigidas laŭ leĝ‘. Kristfeste brilas arbar‘. Ĝoju pri Kristo, homar‘! Varmo estas en kor‘. Foras ĉiu dolor‘. Fuĝas la vivoamar’. Ĝoju pri Kristo, homar‘! Sankta nokta lumbril‘ kaj ĉiela jubil‘ logas laŭ ĉarma fanfar‘ Ĝoju pri Kristo, homar‘! ===== Teksto 2===== Milda neĝofal'. Vintra frost' en la val'. Bril' de l' kristnaska abi'. Ĝoju do! Krist' inter ni. Varme batu la kor'. Svenu plor' kaj dolor'. Fuĝu viv-zorgoj de vi. Ĝoju do! Krist' inter ni. Sankta-nokta lumbril'. Anĝelara jubil'. Ĉarma ĉiel-melodi'. Ĝoju do! Krist' inter ni. {{tag>kanto litero_f}}