====== Folioj En La Vent' ====== // Kantas [[Persone]], muziko & teksto: Martin// ===== Teksto ===== Vi estas ordinara hom'! Tro da dezir' Malsuprenir' Sxtoneca kor' Argxent' kaj or' Ho, ne gravas via nom' Vi estas ordinara hom' Folioj en la vent' Perditaj en la sxtormo de progres' Folioj en la vent' Ni falas en la maron de forges' Haltiga mur' Laux la plezur' Acida pluv' Stranga diluv' Ho, parolo el argxent' Gxi fluas for en la torent' Folioj en la vent'... Mi ne komprenas kion mi vidas Okazas cxi tie tre stranga afer' Cxar dauxre la samaj kantajxoj validas Kvankam kreskas l' abismo Inter ricxec' kaj mizer' Folioj en la vent'.. {{tag>litero_f kanto}}