====== Fontano ====== ^Muziko|T. Jarzęcki| ^Teksto|R. Dobrzyński| ^MIDI|{{:muziko:Fontano.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Fontano.png}} Apud urba parko sur la plac', Malgraux bruo de auxtokaravan', Inter tramtintado, sen cxeso kaj lac' Auxdigxas kant' de l'fontan', ho jen: //Refreno:// >Tra la, la, la, la, tra la, la, la, la Kantetas maljuna, kantetas infan', Tra la, la, la, la, tra la, la, la, la Jen kanto de la fontan'. Se matene brilas bele sun', Sxatas homoj promeni man' en man', Pli facile revi, pli longe regas gxoj', Dum sonas kant' de 1'fontan', ho jen: //Refreno// {{tag>kanto litero_f pola notoj midi}}