====== For de la patrujo ====== ^Muziko|Melodio de: Open the Door| ^Esperanta teksto|[[G. L. BROWNE]], [[A. B. DEANS]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|She is far from the land| ^Originala teksto|[[Thomas MOORE]]| ===== Teksto ===== Al la fora patrujo sxi pensas kun plor', kie sxia heroo dormadas; kaj for de l' amantoj sin turnas la kor', kiu en lia tombo kusxadas. Sxi kantas arion de l' hejma valar', amegatan pro lia memoro; sed ne montras sxi al auxdanta homar', kiel krevas dolore la koro. Por la lando kaj sxi estis lia vivad', liaj lumoj en mondo malklara: la lando malgxojos kun dauxra plorad', kaj sekvos lin nun lia kara! Faru tombon por sxi cxe la suna subir'. promesante morgauxon de gloro; ridetos la brilo en ama sopir' el la kara insulo de ploro. {{tag>kanto litero_f angla irlanda}}