====== For ====== ^Esperanta teksto|[[Oskar BREDDERMANN]]| ^Tipo|traduko| ^Originala teksto|[[H. LÖNS]]| ^Originala titolo|Es steh'n drei Birken| ===== Teksto ===== Memoras tri betulojn gxoje, Valeri kaj valera; Sub ili mi restadis foje, juphajdi, hajda; Dum suna bril kaj merla kant' Mi dormis kiel mondvagant'. Ja tri betuloj nin ornamis, Valeri kaj valera; Kaj mi knabinon belan amis, juphajdi, hajda; Tri tagojn gxojis mia kor', La bela tempo estas for. Gxendarmo ruze nin arestis, Valeri kaj valera; Ne helpis, kiom ni protestis, juphajdi, hajda; En cxelo estas firma dom'; De l’ am, ne restis ecx atom'. Fidelon dauxran ni promesis, Valeri kaj valera; Ho nun, amita! cxio cxesis, juphajdi, hajda; Cxe l’ tribetula rendevu' Vin karan vidos mi ne plu. {{tag>kanto litero_f flandra}}