====== For ni marŝadas ====== ^Esperanta teksto|[[G. O. KARLSSON]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Ut vi nu vandra| ===== Teksto ===== For ni marsxadas, gaje kantadas, for al amuzo en libera aer'! Vento blovetas, vangoj rugxetas. Bravaj humoro kaj marsxadmanier'! /:Verda herbejo, bela ombrejo cxiujn allogas en la cxarma somer' :/ Vivo nun floras. Jam ni laboras por fortigado de la korp' kaj anim'. Ludoj vivigas, bone pretigas ankaux rikolton de grandega estim': /:plenon da sano, forton en mano, bravan spiriton kun la koro sen tim'. :/ {{tag>kanto litero_f sveda}}