====== Forgesi kiu povas? ====== ^Teksto|J. Van DROOGENBOECK| ^Muziko|Jos Jos. de KLERK| ^E-teksto|[[Pol VARENS]]| ===== Teksto ===== Okulo ne forgesas La lumon de la sun’; Orelo ne forgesas Geptran lingvon nun. En koro cxima sonas L’unua amovort’, Tra cxio susuranta Samkiel harpakord’. Ho Nederlanda lingvo, Spirita lum’ por mi, L’unua vort’ de amo, Ja flandra estis gxi. Ankoraux en l’animo Radias tiu flam’, Kaj vivas en la koro Unua tiu am’! Kiel mi vin forgesus, Ho kara amobant’, Kvankam fremdul’ mi sxajnas En mia patroland’? Kvankam malestimata Mi estas nun pro vi, Plenforte por vi tamen Sencxese luktos mi! {{tag>kanto litero_f flandta}}