====== Forte staras montkasteloj ====== ^Auxtoro|Franz Kugler (1826)| ^E-teksto|[[wpeo>Ferdinand Pfeil]]| ^Origina titolo|An der Saale hellem Strande| ===== Teksto ===== Forte staras montkasteloj Cxe la bord' de l’Sal-river'. Teren falis la tegmentoj, Tra la haloj blovas ventoj, Nuboj migras tra l’aer'. Ja forestas kavaliroj, Jam ne sonas sxild' kaj lanc’; Musko kovras la ruinojn, Sed graciajn fe-knabinojn Iam vidis ni en danc'. Nin salutas cxarmulinoj Kun afabla bonhumor'; Ni rigardas en la rondo, Bele floras nia mondo, Gxojas kelka juna kor'! Ni forlasas la kastelon. El la haloj de l'ruin' Sonas nun adiaux-kantoj: Gxis revido; vi migrantoj! Tukoj postsalutas nin. {{tag>kanto litero_f germana}}