====== Forveturo ====== //Kantas [[Kajto]], teksto de [[http://esperanto.net/literaturo/roman/deij.html Leendert_C._DEIJ]], muziko de Nanne KALMA.// ===== Teksto ===== Balancigxante laux la ondopelo La pruo batas blankan paston Kaj ne perdinte sian cxaston Petole amindumas stel' al stelo Ekspionante super volba velo Desegnas luno longan maston Sur sxauxme verdan marovaston Kaj fosforumas flave tra l' malhelo Formorte rauxkas lasta mevograko Saluton! Kota kontinento Bordeloj, brando kaj volupta sento Suficxas mia pipo kun tabako Vidveca dormo sur la pajlosako Sur pura mar' sub blua firmamento {{tag>litero_f kanto}}