====== Fragfoir’ ====== ^Muziko|angla popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Harry Holmes|H. W. Holmes]]| ^MIDI|{{:muziko:fragfoiro.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:fragfoiro.png}} Irante al la fragfoir’, kantu, kantu, belaj lekantetoj, mi vidis sxin kun grandadmir’, foldi-di. Pro bluokul’ kaj orharar’ sxi estis bela sen kompar’. Cxu roz' el korbo placxas vin? Cxerizoj dolcxaj? Diru min! Aux fragoj? Prenu laux dezir' dum iras ni al Fragfoir'. Cxerizoj konsumigxos for, al rozo venos velka hor', facila estas la akir' de tiaj cxe la Fragfoir'. Edzinon tauxgan sercxas mi, aminda, lerta, dolcxa sxi, ne miru do pri la sopir' renkonti sxin cxe l'Fragfoir'. Sed vi orhara cxarmulin' mi vere alte taksas vin, orringo estu la inspir' edzigxi cxe la Fragfoir'. {{tag>kanto litero_f kanto angla popola notoj midi}}