====== Fragmita Laguno ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:Fragmita_laguno.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Fragmita_laguno.png}} Abelojn kaj birdojn tre dolcxa parfum' allogas al orakaci'. Kaj en nest' de filik' sub cxielo sen nub' en la ombro de arb' kusxas mi. Kraktiko triladas kun bela sonor' en la varmaj radioj de l'sun'. Cxar printempo denove alvenas kun glor' al la bord' de Fragmita Lagun’. Je mejloj kun truoj en cxiu plandum' mi marsxis tra l’ vasta kampar'. Kaj la stilo de mia vagulokostum' ekmodigxis dum tiu cxi jar'. Nur unu trancxil' kaj kulero, ho ve, estas miaj mangxiloj gxis nun. Kaj en nigra pot' nur panokrusto kaj te', sur la bord' de Fragmita Lagun' Ho revas mi pri gxoja temp' kun frauxlin' sxi amis min kaj iris for. Al alia vir' nun estas sxi amatin', sed sxi vivas en mia memor'. Versxajne rifuzus sxi kusxi kun mi en la lit' sub la lumo de l’ lun'. Sed ne gravas, cxar mi malfidelus al sxi sur la bord' de Fragmita Lagun' {{tag>kanto litero_f angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}