====== Franca Majo ====== //Auxtoras [[Gianfranco MOLLE]]// ===== Teksto ===== Ankaux se nia ribelo tute ne estis en via la celo, se la timo pro la vido klinigis vian vizagxon, se la fajro ne atingis ecx vian posedajxon, ankaux se vi vin taksas kvitaj vi estas tamen envolvitaj. Ecx se nenio okazas laux viaj burgxaj sentoj, fabrikoj refunkcios, kaptitoj: du-tri studentoj. Vi taksas gxin amuzo de kio estos malgranda uzo; klopodu nun vin pensi kvitaj: vi estas same envolvitaj. Ankaux se vi ekfermis viajn pordojn je nia veno, kiam nokte nin postkuris, la polico je marsxa veno, ne tusxis vin la akro de tiu fimasakro. Ankaux se vin ne tusxis tio vi estis tie, laux nia opinio. Ankaux se cxe via pordo ne plu regas la malordo, nek estas la hxaoso de nia ribela etoso, ecx se vi plene fidas je tio kion vi televidas, ankaux se vi vin verdiktis kvitaj vi estas tamen envolvitaj. Se vi havas opinion ke sxangxis ni nenion, cxar vi balotis nove por la ordo kaj malprove cxar elektis vi forpelon de cxia sxangxo, de cxia ribelo, ni venos ree al via pordo, kaj ni fajfados pri via ordo: kvankam vi vin kredas kvitaj vi estas tamen envolvitaj. {{tag>litero_f kanto}}