====== Franca trinkkanto ====== ^Esperanta teksto|[[wpeo>Raymond Schwartz]]| ^Tipo|traduko| ^Originala teksto|[[Franca trinkkanto]]| ^Originala titolo|[[Boire un petit coup c'est agréable]]| ===== Teksto ===== Trinki guton estas tre agrable, trinki guton estas gxu', sed kondicxe, ke… vi falu ne subtable, trinki guton estas tre agrable, kiam oni estas du. //Refreno:// >Jen mia glas'… la-la-la-la jen mia glas'… la-la-la-la por trinki nun kun vi. Venu al arbaro, karulino, venu al arbar' kun mi. Tie kreskas la plej bona vitamino, venu al arbaro, karulino, kial resti tie-cxi? //Refreno// Al mi placxas sxinko kaj kolbaso kaj rideto de frauxlin', tamen placxas pli guteto en la glaso, al mi placxas sinko kaj kolbaso, tamen pli la blanka vin'. //Refreno// Ne! mi ne donacas mian floron, mi konservas gxin por mi, tiom pli, ke mi ne konas la sinjoron, kiu volas havi mian floron, mi konservas gxin por mi. //Refreno// La samideanoj havas vocxon, sed malofte u…zas gxin, ili metas gxin profunde en la posxon, la samideanoj havas vocxon, sed neniu aux…das gxin, //Refreno// {{tag>kanto litero_f franca}}