====== Frankie ====== ^E-teksto|[[wpeo>Vladimir Türk]]| ^MIDI|{{:muziko:Frankie.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Frankie.png}} Kiel malgxojas nuboj nigraj sur cxiel' dum la voj' sen cel', sub la venta pel' pri l'historio prava sonis la parol' se jam flugis for cxiu rememor' Longulo Frankie sola vagis kun posx' malplena tra Uson' kaj pro l'gajeco cxiu sxatis vidi lin jen li senvorte helpas en labor' kaj ree iras plu kaj kiu alparolis lin, forgesis pri enu' Kie plor' sonis, kanto estis medicin' larmoj gxenis lin, pro la ridkutim' kaj dum bienoj nokte dormas en mallauxt' sonas lia kant' tra l'kvieta land' Oni lin trovis foje morta, sen dolor' dormas lia kor', pur' de l'angor' Dio mem scias, kial venis lia fin' akompanis lin kantoj al tersin'. {{tag>kanto litero_f notoj midi akordoj}}