====== Fratoj al sun', libereco ====== ^E-teksto|[[wpeo>Rauschenbach]]| ^E-teksto 4|[[J. BURGER]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Brüder, zur Sonne...| ^MIDI|{{:muziko:fratoj_al_sun_libereco.mid}}| Noto: //rusa// rugxgvardista marsxo ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:fratoj_al_la_sun_libereco.png}} Fratoj al sun', libereco, fratoj nun supren al lum'! Hel' el mallum' estinteco brilas la suno nin nun. Vidu la fratoj milionoj venas el nokto al ni, gxis la sopir' de legionoj turnos la sorton de vi. Donu la manon nun frato, moku pri morto kaj fal'; for la sklavec' kaj malsato, sankta la lasta batal'! Rompu la jug' de l'tirano, kiu turmentas vin. Flirtu la sangrugxa flago, super la mond' svingu gxin! ===== Teksto 2 ===== Fratoj, al sun', al libero, Fratoj, nun supren al lum'! Hele tra nigra infero Brilas estont' al ni nun. Vidu, la frataj milionoj. Venas el nokto al ni, Gxis la sopir' de legionoj Turnos la sorton de ni. Donu la manon nun, frato, Moku pri morto kaj fal': For la sklavec' kaj malsato, Sankta la lasta batal'! For nun la jug' kaj la plago, Kiuj turmentas vin. Flirtu la sangrugxa flago, Super la mond' svingu gxin! ===== Teksto 3 ===== Fratoj, ho supren, al pinto! Al la liber', al la sun'! Post la malhela estinto Ridas estont' al ni nun! Vidu, jam frataj milionoj Venas el nokt' al renkont'. Kaj la sopir' de l' legionoj Turnos la sorton de l' mond'. Donu la manon do, frato! Moku pri mort' kaj fatal'. For la sklavec' kaj malsato, Sankta la lasta batal'! ===== Teksto4 ===== **Himno** Fratoj, al luma libero; Fratoj, levigxu al sun'! Brilas el nigra pasinto Hele estonto nin nun. El la mallumo senfine Venas proleta fratar' Niajn postulojn ekauxdas Cxiuj sur tero kaj mar'. Fratoj, kunigu la fortojn; Spitu je morto, fatal'! Sklavoj neniam plu estu, — Sankta la fina batal'! Cxiujn tiranojn sur tero Pelu for, — ni — l' avangard'! Super proleta mond' flirtu Nia sangrugxa standard'! {{tag>kanto litero_f kanto rusa laborista notoj midi akordoj}}