====== Fratoj, vidu - ruĝa flago ====== ^E-teksto|[[wpeo>H. Muravkin]]| ^MIDI|{{:muziko:fratoj_vidu_rugxa_flago.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:fratoj_vidu_rugxa_flago.png}} Fratoj, vidu - rugxa flago flirtas antaux vi, sub standardo de l'libero jam arigxu ni! Malamiko, se minacas, kresku nia fort'! Do antauxen! La devizo: liberec' aux mort'! Kvankam jam gefratoj falis, refirmigxu l'front', El la sango de l'viktimoj gxermas la estont'. Vidu la popolmizeron - estas via sort! Do antauxen! La devizo: liberec' aux mort'! Pro turment' kaj persekuto ne etigxos far' — El la fundo de l'doloroj ardas la flamar'. Morton al ekzekutistoj ne perdigxu vort'! Do antauxen! La devizo: liberec' aux mort'! Post la fina venkbatalo, - for la armilar'! Kreu grandan, fratan ligon super ter' kaj mar'! Vidu, kiel gxoje brilas suno tra l'aer' - Do antauxen! la devizo: nia estu ter'! {{tag>kanto litero_f kanto usona angla notoj midi akordoj}}