====== Freŝa vento, freŝa vivo ====== ^Muziko|[[E. Windeballe]]| ^Esperanta teksto|[[Teo Jung]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Fresxa vento, fresxa vivo blovas de la altmontar' kaj en gaja ofensivo pelas polvon el arkivo, pusxas al agema far'. Vigla blovo, verva movo tusxas niajn vicojn nun: For metodoj de l’ malnovo, sur aktar' senpova kovo! Ek! Renkonte al la Sun'! Kiu volas mond-akiri, estu preta por batal'. Ne utilas nur sopiri, sed kuragxe pioniri, lukti por la ideal'! Belaj estas sapvezikoj de la revo kaj imag', belaj ankaux statistikoj kaj ekzaktaj la rubrikoj; tamen venkas nur la ag'. Do, antauxen, karaj fratoj, en batalon kun defi'! Ne timigu vin la batoj — vi rebatu! Ja soldatoj de l’ Ideo estu vi! Tra batalo kaj laboro lumradias la Estont'. Venos horo, brilos gloro, regos gxoj', jubilos koro: Nia estos jam la Mond'! {{tag>kanto litero_f esperanto}}