====== Fromaĝ' el Edamo ====== ^Teksto|wpeo>Raymond SCHWARTZ| ^Muziko|Franz Winkler| ^Kantas|Johan Valano - Claude Piron| El la sonkasedo "Frandu piron!" de Johan Valano, aperinta en 1982 cxe la eldonejo Edistudio, Italio. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:fromagx-el-edamo.png?380}} Li estis maristo fidela, Kiu post longa vojaĝ' Al la fianĉino en hejma vilaĝ' Revenis kun bulo da fromaĝ' . > Fromaĝ' el Edamo, ĝi estu por vi > Pri mia amo la garanti'. > Konservu ĝin pie, sub silka paper' > Kaj ĝin vidante, pensu pri mi dum versper'! Sed nia maristo tuj devis Iri por nova vetur'. Kaj lia fraŭlino kun plora murmur' Promesis per plej solena ĵur'. > Fromaĝ' el Edamo, mi ĵuras al vi, > Ke mia amo nur estos li > Mi gardos vin pie, ĝis mia amant' > Revenos por edziĝi el transmara land'. Kaj ĉiumatene, fidele Al la fromaĝ' sur bufed', Ŝi portis du vazojn kun freŝa buked', Ŝtelita ĵus el najbara bed'. {{ :bildoj:valano_frandu_piron.jpg?130}} > Fromaĝ' el Edamo, vi estos por mi, > Pri mia amo la garanti'. > Mi ĝoje rekonas, de lia vizaĝ' > La karajn trajtojn nun en tiu ĉi fromaĝ'. Sed ŝia maristo pereis, Ve! en la ondoj de l' mar'. Ŝi tion eksciis sen antaŭprepar', Nur per telegrama formular'. > Fromaĝ' el Edamo, nin trafis la sort', > Jen telegramo pri lia mort'! > Torente plorante, la bona fraŭlin'... > Distranĉis la fromaĝon kaj formanĝis ĝin! :-) ===== Eksteraj ligoj ===== * http://claudepiron.free.fr/enregistrements/fromagho.mp3 - muziko en mp3 * http://www.edistudio.it/ - la eldonejo Edistudio {{tag>kanto litero_f Esperanta notoj}}