====== Frue en mateno ====== ^Esperanta teksto|[[Adriaan KLOEK]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Vekigxu, brilas jam sunet', Rompigxas el burgxon' floret', Kantadas lerte la alauxd' Auxdigxas la hirunda lauxd': //Rekantajxo:// >Vekigxu, vekigxu, vekigxu! Vekigxu, vekigxu, vekigxu! Sin vestas jam la kolombet' Marsxetas gaje sur vojet', Kriadas kok' por dua foj'; Ekstere cxie estas gxoj'. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_f flandra}}