====== Funebra marŝo ====== ^E-teksto|[[wpeo>E. Mihalski]]| ^MIDI|{{:muziko:funebra_marsxo.mid}}| Noto: funebra marsxo de la rusa revolucio ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:funebra_marsxo.png}} Viktime vi falis en kruda batal', pro am' al popol' en sindono. Vi cxion fordonis pro gxia liber', pro vivo, honoro kaj bono. Vi ofte suferis en malliberej' verdikton maljustan sen gxenoj: Jugxistoj-vampiroj dedicxis al vi: Vi iros sonante per cxenoj. Vi iras lacega, sonoras katen'; kun manoj, piedoj cxenita trankvile-malgxoje rigardas jen vi antauxen tra vojo sxtonita. Varmigxis la cxenoj pro suna varmeg', En karnon enigxis la fero, kaj gutas al vundoj, kauxzitaj de gxi, la sango varmega al tero... Sed portas katenojn vi kun silentad', pro kara afer' vi suferas, pro ke vi ne povas kun indiferent' rigardi, ke frato mizeras. En via anim' vivas sankta la kred', ke vero la sxtalon superas, ke venos la hor' de respekto al sang', vi kiun pro frato oferas. Pereon sentante, en ora palac' festene dibocxas tirano, sed signojn minacajn delonge sur mur' desegnas fatala jam mano, pereos la jugo, levigxos popol' grandega, potenca, libera! Adiaux do, fratoj, vi iris kun nobl' tra l'vojo honesta, fiera. {{tag>kanto litero_f kanto rusa notoj midi akordoj laborista}}