====== Funga kanto ====== ^Muziko|Melodio de: I en Kælder sort som Kul| ^Teksto|Hornemann| ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ===== Teksto ===== En auxtuna la abar' inter arbotrunkoj mi sercxante iras, cxar venis nun la fungoj! Sub gajega melodi' ilin enkorbigas mi per trancxil' kaj ungoj — ho, vi belaj fungoj! — En auxtuna la arbar' velkis jam la floroj, sed la fungoj sen avar' brilas en koloroj: blankaj, rugxaj, kun cxapel' sur bastono — jen ombrel'! kelkaj brilas oraj — ho, tre belkoloraj! — Kelkaj gustas kiel pom', estas ja bonvenaj, sed dangxeraj al la hom' estas la venenaj! ,,Necesegas la esplor'! — grava pli ol la kolor' ", — diris mia avo — ,,estas la enhavo"! {{tag>kanto litero_f dana}}