====== Furora danc' ====== ^Muziko|[[initials_dc]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala plenumo|[[initials_dc]]| ^Originala teksto|[[initials_dc]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>CgoH92Gzp_o}} La ŝild' informas: etoso speciala tie Eniru tuj sen hezit' Neniu dormas, vin bonvenigas simpatie Amikoj gajaj pro via vizit' Sentiĝas nur ĝoj’ de la mojosa etos' Aliĝu tuj kie reĝas malsufer' Alian tagon elektu por la ripoz' Nur pri la jen' temas tiu afer': Furora danc' en nia hejm' Moviĝi kune estas nia em' Bunteca danc' en nia ej' Internaciaj estas ni la plej Ni ŝvitu en nia diskotek' universala De longe jam ne plu brilas la sun' Invitu ĉiujn al la malfeko ideala Ja ĝia flam' brulas nun Ne restu ekster tiu ĉarma kaos' Ne maltrafendas ja nia malmizer' Ne bezonatas la cerb' kaj la serioz' Nur pri la jen' temas tiu afer': Furora danc' en nia hejm' Moviĝi kune estas nia em' Bunteca danc' en nia ej' Internaciaj estas ni la plej {{tag>kanto litero_f esperanto filmo}}