======Garnu vin, animo kara====== ^Muziko|[[Johann CRÜGER]]| ^Esperanta teksto|[[Hanso BECKLIN]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Schmücke dich, o liebe Seele| ^Originala teksto|[[Johann FRANCK]]| //Rimarko de la tradukinto: Ĉi tiun faman Luteranan himon pri la sankta manĝo jam tradukis Montagu C. Butler. Tamen, la forpasinta kvakero ne transdonas la abundajn aludojn al la eŭkaristio (ĉu pro sia fonto-teksto, ĉu pro siaj propraj konfesiaj opinioj). Responde al tio, mi tradukis ĉi tiun tekston por la komuna meso de Anglikanoj kaj Luteranoj okaze de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado. Mi elektis la tri plej famajn strofojn (kiujn aldone elektis Baĥo por sia kantato laŭ ĉi tiu himno) kaj ankaŭ tiun, kiu plej bone kongruas kun la evangelio de la tago.// {{youtube>DsgfLYaQhQU?medium}} {{youtube>QsHDOLCXPOw?medium}} ===== Teksto ===== Garnu vin, animo kara, el mallum’, pro pek’ amara, venu en la oran brilon, en profundan viv-azilon! Gracoplene la Sinjoro vin gastigas kun fervoro. Ho, regant’ de firmamento tenu min sub ĉi tegmento. Fianĉin’, aliru haste Promesiton, senprokraste, Lin, kiu ĉeporde frapas kaj ĉe la altar’ agapas. Vi malfermu la pordegon, petu l’ Alfon kaj Omegon veni nun al la amato resti ĉe ŝi kun kompato. Ho, ĉiela filantropo min purigu per hisopo por ke mi, povra ploranto rajtu je grac-provianto! Mi soifas eliksiron por forigi la deliron. Unusolan oni konas ĝin en graco Dio donas. Ho, Jesu’, la pano vera same mastra kaj kelnera min invitu al la tablo, min manĝigu kun afablo. Per nutrad’ de la animo kaj ĉeesto en proksimo min pretigu kun precizo por gastad’ en Paradizo. {{tag>kanto litero_g germana himno traduko}}