====== Gastejaĉo, fine de l'vilaĝo ====== ===== Teksto ===== Gastejacxo, fine de l' vilagxo, tra fenestro rugxas la vizagxo. Rugxa vino, rugxaj la okuloj, jen la domo de vilagxjunuloj. El kafejo stumble mi eliras, strangajn stratojn cxie mi trairas. Kie, diable, estas domo mia? Strato, strato, estas vi ebria. Jen la luno kiel gxi movigxas, tra cxielo gaje balancigxas. Per okuloj sxerce okulumas, ecx la luno kun mi amindumas. {{tag>kanto litero_g kroata}}