====== Gefratoj ====== ^Teksto|[[Martin WIESE]]| ^Muziko|[[Martin WIESE]]| ^Kantas|[[Martin & la talpoj]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>EeXMv_94A_U?medium}} Ĉu vi min memoras estis ni kvazaŭ gefratoj surĉiele brilis la lumet' de via stel' mi jam de longe ne plu pensas pri malnovaj datoj sed retrovis la portreton vian hieraŭ en la kel' >//Refreno:// >vi faradis oron >de rubaĵo kaj de gruz' >blovis fajron en la koron >en la tempo de konfuz' la lastan fojon kiam mi vin vidis ni feliĉis kaj trinkis nian aĉan vinon kun plej granda ĝu' la tostojn al eterna amikeco ni dediĉis kaj adiaŭis kaj neniam renkontiĝis plu >//Refreno// kiam la stratoj estis niaj ni ilin amis kun fervor' kaj kora brul' nun ili apartenas al aliaj kaj en hejmurbo mia estas mi fremdul' >//Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== {{tag>kanto litero_G filmo}}