====== Gejunulara ĵurkanto ====== ^Muziko|[[I. JURYSTA]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Ne plu migru en mallumo, Cxesu vagi en sensenc', Al batal' antauxen, fratoj, Glav' kaj lum' — via potenc'! Vin ne regu malespero, Gxin forsxiru el anim', L' soci-lukt' ne vana estos, — Al batal', fratar', sen tim'! Hej, eklumos nova suno, Radionta tra l’ tut-ter', Nur gxis tiam ni persistu En barakto por la ver'! Junular', vin ne timigu Sxtonaj baroj kaj ecx cxen', Multan sangon, ni elversxos Gxis ekestos mond' de ben'! {{tag>kanto litero_g hebrea laborista}}