====== Geologoj ====== ^Muziko|A. Pahxmutova| ^Teksto|S. Grebertnikov| ^E-teksto|[[wpeo>K. Gusev]]| ^MIDI|{{:muziko:Geologoj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Geologoj.png}} Rajdas vi tra la stepo varmega, Vagas mi tra l’arbaroj sen fin’• Super vi nur la suno broganta vin regas, Super mi – nur negxkrono de pin’. //Refreno:// >Al fora, dezerta loko Longa voj' nin kondukas for. Do firme tenu Vin, geologo, Kompano de l'vent' kaj sun'. Jxuris ni per la suna cxielo, Per la mara sencxesa ondhor', Per la blua kaj alta simbola nordstelo Gardi nian fidelon en kor'... //Refreno// Mi ne trovos amikon pli gloran, Ambaux ni amikigxis por bon'. En la vivo scipovas la ercon valoran Ni distingi de sablo kaj sxton'. //Refreno// Dum disigx' via helo kaj cxarmo Kante sonas por mi en la kor'... Amo nia, hardita per frosto kaj varmo, Plifirmigxas de horo al hor'! //Refreno:// >Al fora, dezerta loko Longa voj' nin kondukas nun. Do firme tenu Vin, geologo, Kompano de l'vent' kaj sun'. {{tag>kanto litero_g rusa notoj midi}}