====== Glafira ====== ^Teksto\\ Muziko|Aleksej Ivasxcxenko kaj Georgij Vasiljev| ^E-teksto|[[Mihxail Povorin]]| ===== Teksto ===== Venu vi al mi, Glafira, Mi tre solas, jen domagx'. Al la viro mangxdezira Portu pecon de fromagx'. La renkonton kun espero Cxe la pord' atendos mi. Trinku teon dum vespero Nia para kompani'. //Refreno:// >Pli bonas sato ol malsato, >Pli bonas paco ol koler'. >Pli bonas ol liber' amato, >Jenas de mia sperto ver'. Vi al mi, Glafira, venu, Iam ajn, sen grava cel', Kaj fromagxon vi kunprenu, Sen gxi teo - bagatel'. Venu kun kolbaspeceto, Kaj mi zorgos pri buter'. Vivo en solec' - vegeto, Vi konsentu kun sincer'. >//Refreno// Por atend' la fortoj multos, Nur aperu por moment', Mi al vi eterne sxuldos Kun dankema varma sent'. Min rigardu vi salute, Ja ne multon volas mi: Nur ke sidu dumminute Kaj teumu kune ni. >//Refreno// {{tag>kanto litero_g rusa}}