====== Globuso ====== ^Muziko|rusa kanto| ^E-teksto|B. Tornado| ^MIDI|{{:muziko:Globuso.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Globuso.png}} Kie estos renkonto, Revas mi cxe globus'; Cxu en step' aux sur monto, Preterinta min jxus? Preterpasas urboj, oceanoj, Paraleloj kaj meridianoj; Ne desegnis oni nur punktajxojn, Kiuj montrus niajn mondvojagxojn. Estas iu terpeco, Scias ni, bela lok', Kie de amikeco Nin kunigos alvok'. Ni rakontos pri aferoj gravaj, Kiaj estis tiam cxiuj bravaj; Kiel faris cxion ni kun lerto, Mapon precizigis nia sperto. Restos en la nemoro Lumo de brullignar', Montkavernoj kaj foroj, Kaj grimpado trans bar'. Tremis ni cxe trunkoj cxe l'abiaj, Iam kantis pri gutetoj iaj, Pri l'gutetoj tiom soifitaj, Pri kusenoj varmallogaj litaj. Kaj dum ekspedicio Sonas tiu cxi himn'; Nia, laux tradicio, Opinias ni gxin; Cxar ni estas la popol'vaganto, Cxar ne povas vivi ni sen kanto, Ni konservas tiun bonan moron, Por ks sximo ne penetru koron. Auxdos unu alian Trans altajx' de montar'; Supersonos vocx' nia Venton de februar'. Kaj tra distanceg' milkilometra Flugu amikeca kant' penetra; Kiam do finfaros ni laborojn, Tiu kant' varmigu niajn korojn. Pri l'renkont' la espero Min dorlotas gxis nun. Jen finigxas somero, Komencigxas auxtun'. Reveninte, ni pri kunmigradoj Tuj rakontos al gekamaradoj; Pri la lokoj jxuse vizititaj, Pri l'amikoj tie renkontitaj. {{tag>kanto litero_g rusa notoj midi}}