====== Glori ====== //Usona popolkanto, E-teksto de [[Vytautas SxILAS]]// ===== Teksto ===== Jen en cxielo estis grava konferenc', Venis gxin mem Dio kun diable bona pens': Por la dibocx' Jorgena estu jugxa fin'! La diabloj gloris lin. //Refreno:// >//Glori-glori-haleluja!// (3-foje) >Haleluja-glori-ja! Kaj la festeno granda estis en infer', Arde dancis tviston diablidoj dum vesper'. Kaj por sanktulo estis preta la kaldron' - Estu gxoja la fripon'! >//Refreno// Sed ne konfuzu la inferon kun prizon' - Drinkas Jocxjo brandon kaj sin banas en kaldron', Kun diablinoj ludas kartojn gxis maten' - Ne infer', sed vera ben'! >//Refreno// {{tag>litero_g kanto popola angla}}