====== Glorkanto de la delegito de UEA (aŭ: Glorkanto de UEA) ====== ^Muziko|laŭ la melodio de la franca kanto [[https://www.youtube.com/watch?v=7GUo467EmS8|“Dans une tour de Londres”]]| ^Esperanta teksto|[[Jean THIERRY]]| (?) ^Esperanta plenumo|en liberaj rondoj kantata| ^Tipo|nova teksto| ^Originala plenumo|[[Jean THIERRY]]| ^Originala teksto|[[Jean THIERRY]]| Laŭdire la kanto estis prezentita (eble unuafoje) en 1972 en Grésillon de Jean Thierry. Poste ĝi estis kantata dum la balo de la 48-a UK 1973 en Beogrado. Poste en multaj aliaj internaciaj kunvenoj. ===== Teksto ===== Mi konis delegiton de UEA Mi konis delegiton fervoran pli ol mi (bis) Li portis la jarlibron de UEA Li portis la jarlibron En sia poŝ’ kun si (bis) Okaze de kongreso de UEA Okaze de kongreso Utilis ĝi al li (bis) Ĉar dum la festomanĝo de UEA Ĉar dum la festomanĝo Li manĝis pli ol tri (bis) Kaj kun la prezidanto de UEA Kaj kun la prezidanto Je sano trinkis li (bis) Nun sekvis la kunsido de UEA Nun sekvis la kunsido De l’granda asoci’ (bis) Konforme al statutoj de UEA Konforme al statutoj Raportis ĉiu pri (bis) La multenombraj servoj de UEA La multenombraj servoj Sur la teritori’ (bis) Sed nian delegiton de UEA Sed nian delegiton Ekkaptis emoci’ (bis) Ĉar pri la utileco de UEA Ĉar pri la utileco Nenion sciis li (bis) Li diris : karaj membroj de UEA Li diris : karaj membroj Mi venis tien ĉi ... (bis) En tiu ĉi momento de UEA En tiu ĉi momento Forkuri devis li (bis) Rezultis el agapoj de UEA Rezultis el agapoj Kolik’ kaj kompani’ (bis) Sed ve! En la ’cesejo de UEA Sed ve! En la ’cesejo Ne estis flugfoli’ (bis) Kaj tiam la jarlibro de UEA Kaj tiam la jarlibro Utilis tre al li (bis) Ni kantu do la gloron de UEA Ni kantu do la gloron De l’granda asoci‘ (bis) {{tag>kanto litero_G}}