====== Granado ====== ^Teksto|[[Agustín LARA]]| ^Muziko|[[Agustín LARA]]| ^E-teksto|[[Manuel PANCORBO CASTRO]]| Mondfama opereca kanto pri laŭdo al andaluza urbo Granado. Ĝin plipopularigis lastatempe la Tri Tenoroj. ===== Teksto ===== {{ youtube>QUobNguwhTI|La kanto kun interpreto de Pavarotti}} Granado, lando revata de mi mia kant' cigane sonoras dediĉe al vi mia kant', plena je fantazio, mia kant', flor' el melankolio, omaĝas vin kun fervor'... Granad', via grundo sangumas en vesperoj taŭraj. Virino tenanta la sorĉon el okuloj maŭraj. Mi sonĝas vin brava, cigana, kovrita per floroj. Kaj kisas mi l' buŝon granatan, frandindan, revatan, de tiklaj Amoroj. Granado, Marinjo kantata per bela kopleto jen venas donace al vi jam ĉi roza bukedo, el rozoj kun milda aromo per kiuj vestiĝis la Nigra Madono. Granado, mirinda burĝono el belaj virinoj, el bravo kaj sun'! ===== Eksteraj ligoj ===== * Originala titolo //[[http://www.musica.com/letras.asp?letra=43234|Granada]]//. La ligilo montras la hispanlingvan tekston. {{tag>kanto litero_G hispana filmo nefunkcia_filmo}}