Laŭ la melodio de Cancion Del Mariachi. La VIPoj verkis tiun tekston dum la lasta vespermangxo de la IJF 2014 kaj dum la sekva internacia vespero prezentis gxin. ===== Granda kaoso en Itali' ===== Sur belega insulego en la suno cxe la mar' Vivo povus esti bela sed ne vere estas cxar dum plejmulto jam satigxis per fromagx' kaj makaron' por la malfrualvenantoj nur perdigxis multa mon' //Refreno:// >Fremdaj sxoforoj de la mafi' >Granda kaoso en Itali' Mangxis picon la Italoj kaj malplenis akceptej' Cxiám mankis dejxorantoj kiam bezonatis plej Tekstoj restis nekonataj pro la fusxa akustik' kaj surdigxis la oreloj pro eraroj de teĥnik' >//Refreno// >Vesperprogramo, malfruas gxi >Granda kaoso en Itali' Cxiam vegetaraj mangxoj ne konsistis el pli ol la pastajxo, la salato kaj bedauxre fazeol' neniu komuniko krom la Mandirola vocx' sed de ni neniu plendo, cxar nur gravas la dibocx' >//Refreno// >Grandan kaoson prifajfas ni >certe revenos al Itali' {{tag>kanto litero_g}}