====== Granda sekret' ====== ^Teksto\\ Muziko|[[Marina KOROTJ]]| ===== Teksto ===== Ni alvenis en tendaron, por praktiki esperanton Kun fervoro, kun insisto, kun impet', Tamen hejme mi sukcesis nur ellerni unu frazon: "Tio estas granda sekret'" En tendara oficejo la klubestro al mi diras, Ke mi iru registrigxi al gicxet', Min demandas registranto - Kiu estas via nomo? "Tio estas granda sekret'" Amikigxis mi cxi tie kun junulo el Suhxumi Kune venas ni al kurso, al koncert', Unu foje li demandis "Kara, cxu vi estas edzinita?" "Tio estas granda sekret'" Unu foje en tendaro min alkuris iu homo Kaj demandis kun tre granda malkviet': "Cxu ne scias vi hazarde, kie estas necesejo?" "Tio estas granda sekret'" Ne insultu min klubanoj, ne riprocxu min klubestro, Ja ne volas esti mi analfabet' - Mi promesas certe, nepre, ke eklernos esperanton - Kiam? "Tio estas granda sekret'" {{tag>kanto litero_g}}