====== Grütli ====== ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== El fremdo saluton ricevu, ho, loko trankvila cxe l' lag' ludante la ondoj disfluas /: murmuras per gaja plauxdad' :/. Lauxdegon al paca herbejo, sanktega pro gxia belsort'; cxar tie-cxi cxenon sklavecan /: disrompis la patroj kun fort! :/ Sur Grütli en nokta silento kunvenis ploranta anar'. Gxi vidis suferi la landon, /: Sub premo tirana kaj far'! :/ Nun jxuris la patroj batali por hejmo kaj sankta bien' kaj petis de Dio kunhelpon /:. forigon de l' vokta katen'! :/ Kaj Dio, la cxionpovanta, esprimis kunsenton ja tuj, la brako, la sia, dispremis' /: tiranojn de l' svisa patruj'! :/ Do koran saluton al Grütli, la nom' ne malestas en mond', dum montoj la svisaj ekzistas /: dum fluos en Rejno la ond'. :/ {{tag>kanto litero_g germana svisa}}