====== Gulĉataj ====== ^Teksto\\ Muziko|[[Mikaelo BRONSxTEJN]]| Julio 2001 ===== Teksto ===== Trapikis koron mian najl’ en lasta lundo: Du knabinetoj Gulcxataj – jen kora vundo. Sxveligas koron antaux krev’ stult’ ambigua, cxar unu estas nur la rev’, kaj jen – la dua. Labambas dua nun kun gaj’, bieron trinkas, dum la unua Gulcxataj tapisxon trikas. Sed de l’ palpebroj sama trem’ hepaton tentas! Sxi estas stelo de l’ harem’, sed vi – studentas. Ahx, knabineto Gulcxataj, okula fundo! De l’ montoj al dezert’ en maj’ venas inundo. Kaj songxas mi, ke plongxas mi, baraktas drone, sed pravas vi, ke savas vi min nur duone. Cxar pri l’ iama belulin’ mi sxatas revi, do, same volas vidi vin kaj kuri de vi. Do, devas versxi larmojn mi kaj sxviton visxi, cxar tage revas nur pri vi, sed nokte – pri sxi. Ahx, tiu praavina ben’ – kolcxen’ argxenta, fajruja flam’, cxevala hen’ kaj stepa vento! Tra l’ fumo truon de la jurt’ enfalis stelo... Ahx, Gulcxataj’ en dolcxa jun’ – princino hela. Mil dolcxajn vortojn trovis jam mi en la koro. Ne revis ecx Omar Hajam pri cxi trezoro. Butere brilas flava lun’ dum nokta veno. Por sxi mi cxion dirus nun, por vi – apenaux. Aperas nokte lun-vizagx’ kun tamburino – por gxua placx’ kaj ekster klacx’ – la rev’ – virino. Matene venas vi, kaj re – la koro svenas: inter la vero kaj la rev’ mi plu azenas. Mi retirigxas en panik’ kun denta grinco de via nuda umbilik’, de l’ streta gxinso. Ja eble venus en diskret’ pli da kuragxo, se min atingus la ridet’ de-post parangxo. Cxu fine venos nia maj’ kun ben’ fortuna?! Ahx, Gulcxataj! Ahx, Gulcxataj! Farigxu unu! Prudentas cxiam Orient’, do, agu dokte: Parangxon vestu por moment’, kaj venu nokte. {{tag>kanto litero_g esperanto barda}}