===== Gunnar FISCHER ===== Gunnar FISCHER, artista nomo DĴ Kunar, estas diskĵokeo, kantisto kaj kantverkisto de esperanta muziko. Li ludas (kaj instruas) gitaron, ukulelon kaj similajn muzikilojn. ===== Muzikgrupoj ===== Gunnar membris kaj membras en diversaj portempaj aŭ daŭraj grupoj: * [[La Kuracistoj]], kun Sebastian HOFMANN - tradukas kantojn de Die Ärzte * [[La Okulvitroj]], kunigo de La Kuracistoj kaj [[42]] * [[La Vipoj]], kun [[Roĉjo|]] - kantas ŝercajn tekstojn kun ekzistantaj melodioj ===== DĴ Kunar ===== Kiel DĴ Kunar li kunordigis la eldonon de la [[Elektronika Kompilo]] de [[Vinilkosmo]], kaj kontribuis mem du kantojn: [[Klara blua akvo]] kaj [[Konsilo por la vivo]]. DĴ Kunar estas la plej ofta diskĵokeo dum esperantaj renkontiĝoj en centra Eŭropo.