====== Gvidu antaŭ mi ====== ^Auxtoro|M.C. Butler| ^Origina titolo|Cwm Rhondda| ^MIDI|{{:muziko:Gvidu_antaux_mi.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Gvidu_antaux_mi.png}} {{youtube>N82ktr-TVFo}} Gvidu antaux mi, Jehovo, Pilgrimanta dezertan’. Sxirmu min per via povo Tenu per potenca man’. Nun kaj cxiam Nun kaj cxiam, Nutru min cxiela pan’. Nutru min cxiela pan’. Mi kristalan fonton vidu kun saniga dolcxa flu'. Fajra nubkolono gvidu, Gardu min la Diinstru'. Forthelpanto! Forthelpanto! Lasu min neniam plu. Lasu min neniam plu. Kiam cxe Jordana bordo tusxos min la ondkares'. Tio estu nur la pordo En la landon de promes'. Lauxdajn himnojn, Lauxdajn himnojn, Tie kantos mi sen cxes'. Tie kantos mi sen cxes’. {{tag>kanto litero_g angla kimra himno notoj midi akordoj}}