====== Ĝa ====== ^Auxtoras|[[Pavel KOROTENKO]]| ===== Teksto ===== ''[[G]] [[Em]]'' ''Antaux nelonge vi estis serioza,'' '' [[C]] [[D]]'' ''vidis problemon en cxiu hazardo,'' '' [[G]] [[Em]]'' ''vi tempon trapasis en stat' komatoza'' '' [[C]] [[D]]'' ''kaj havis ripozon vi nur laux bildkartoj,'' sed venis somero kaj vi ekribelis, kracxis al tiu tedita medio, kunprenis gitaron, ekkredis fabelon, kaj ekvojagxis laux voj' sunradia... //Refreno:// >'' [[G]] [[Em]] [[C]] [[D]]'' >''Gxa - amata Gxa, eterna Gxa, cxiopova Gxa...'' Vi ecx ne supozis ke simplas je tiom estas eviti malbonan humoron, kaj cxiuj problemoj signifas nenion, vi ilin perceptas de alte, de fore, tuta nirvano cxirkauxis vin tuje, prujno de via konduto degelis, pordon malfermis por vi plezurujo, kaj pri estonto vi pensojn forpelis... >//Refreno// Do - bunta kolor', ekzotika Havaja (aj-aj-aj-aj) ajnaokaze vin krocxos do estu felicxa, ne timu riprocxojn, kantu sen cxes' kaj pelumu plenvocxe... //Refreno:// >Gxa - amata Gxa, eterna Gxa, cxiopova Gxa... >Gxa - baptis vin Gxa, vokis vin Gxa, kaj logis vin Gxa... {{tag>litero_gx kanto akordoj}}