====== Ĝentila meleagro ====== ^Muziko\Teksto|A. SUHXANOV| ^E-teksto|[[Jefim ZAJDMAN]]| ===== Teksto ===== Vivis en moderna fablo Meleagro tre afabla. Tridekfoje li regule Kriis: Hej, malgxentiluloj! //(akcento al "lu")// Venu gaste al propon' Lerni la gxentilecon'. //(akcento al "co")// Estas mi en iu senco Doktor' de gxentilscienco. Kaj l'edzin' - supera klero Pri gxentila maniero. Sxi ecx nokte, ne vekita, Sxajnas esti edukita. Kial staras ci, azen'? Altabligxu do sen gxen' Kaj ne mutu, kontuzita, Diru: Dankon por invito. Ci ne estu por', porkino, Cin atendas la edzino. Sed pli frue tamen flegu Cian porkan fibusxegon. Meleagro ege penis, Sed al li neniu venis: Nek bovino, nek azen', Nek porkino, nek anser'. Li verdigxis pro kolero, Ke lernantoj ne aperas. Igxis sibla lia vocx, Kaj majeste li li riprocxis: Cxiuj ili - pleba ar', Stulta kaj bruteca. Ne posedas la bestar' La konduton decan. {{tag>litero_gx rusa kanto}}