====== Ĝis la, amikoj ====== Origina titolo: **Adiós, amigos, companeros de mi vida** ===== Teksto ===== Gxis la, amikoj! miaj koraj kamaradoj! kara frataro de tempoj fruaj! Fulme jam pasis nia vigla tempo juna. Nun mi forlasas nian gxojan vivon kunan. Gxis la, amikoj! Forte vokas jam la morto, kontraux la sorto cxio neeblas. Triste fermigxas antaux mi cxiuj dibocxoj. Malsana korpo ne pluvivos jam. Alvenas en la menso memoroj alitempaj, gajaj gxojoj momentaj pasigitaj de mi, cxe mia kara panjo, oldulin' pia, kaj fiancxino mia, amegita sen lim'. Jes, ja, sxi estis bela, pli ol diin' tiela. Mi en ama ebri' donis koron al sxi. Sed estis tro jxaluza nia Sinjoro, dronigis min en ploro, forpasis sxi. {{tag>kanto litero_gx hispana}}