====== Ĝis revido gerilestro Ĉe-Gevara ====== ^Muzik\Teksto|[[Gianfranco MOLLE]]| ===== Teksto ===== Ni vin amlernis kun forto Sur historie alta pinto Kie la brav' de via pasinto Limigis povon de morto //Refreno:// >Por ni nun restas la klara >La tre profunda traglimo >De via kara proksimo >Gerilestro cxe-gevara Vi brave per glora mano Transpafas histori-baron Kaj levigxas santaklaron La em' pri vi, gerilano >//Refreno// Vi venas de vent' por brido Dum suna printempa tago Por enplanto de la flago Per la lum' de via rido >//Refreno// La amo revolucia Kondukas nun vin kun firmo Kie necesas vera sxirmo De forta la brako via >//Refreno// Pluluktos ni kun decido Ecx se vi ne plu kuniras Kun Fidel' ni vin diras' "Gerilestro, gxis revido!" >//Refreno// {{tag>litero_gx kanto}}