====== Ĝis revido kara ====== //Auxtoro nekonata// ===== Teksto ===== Gxis revido, kara, gxis revido. Glutas foro klare vin avide. Vi foriras plendecide, Sen felicxo, sen paco, sen gxoj'. Forportos vin la jaroj sur la viva ond'. Kaj restos sola mi en la malplena mond'. Kaj zorgoj min formangxos sen rezisto jam. Mortos la am'. Vin ne maltrankvilu la memoro. Por ke ne sufoku la angoro. Ja ne sxtono estas koro - Malutilas suferoj por gxi. Forportos vin la jaroj sur la viva ond'. Kaj restos sola mi en la malplena mond'. Kaj zorgoj min formangxos sen rezisto jam. Mortos la am'. Gxis revido, kara, gxis revido. {{tag>litero_gx kanto}}