====== Ĝoju la vivon! ====== ^Muziko|[[wpde>Hans Georg Nägeli]] 1793| ^Germana titolo|[[wpde>Freut euch des Lebens (Lied)]]| ^~ teksto|Freut euch des Lebens| ^~ auxtoro|[[wpde>Johann Martin Usteri]] 1793| ^E-tradukinto|[[wpeo>Ludwig Emil Meier]]| ^E-fonto|el: [[wpeo>Eĥo Esperantista]] (red. [[wpeo>Karl Steier]])| ===== Teksto ===== //Refreno:// >Gxoju la vivon, dum sxajnas sun' al ni! Prenu la rozon, dum floras gxi! Pro oftaj zorgoj kaj cxagren' Ni pensas nur pri nia pen', Malatentante, ke la gxoj' Cxe nia flanko cxi! //Refreno// 2x Malserenigxas la natur', Sed gxis vesper' atendu nur: Duoble gxojas post venteg' De l'suno ora bril'! //Refreno// 2x Malam', envio restu for, Kontentu kun modesta kor', Grandigxos ja malgranda arb' Kaj fruktodonos nin! //Refreno// 2x Honesta kaj fidela sent', Helpemo ankaux en mizer' Nin kontentigos pri la mond'. Ni vivos kun plezur'. //Refreno// 2x Kaj se malgxojo, malfelicx' Nin premas — kora sindedicx' Amika nin konsolos ja, Pro kio plendu ni? //Refreno// La amikec' subtenas nin, Gxis mort' fidelo pruvas sin, Heligos nokton de l'vivad' Per sia simpati'! //Refreno// Gxi, de homar' plej bela don', Pli do valoras ol la mon'! Kun ama sent' konsole ni Finigxos laux destin'! //Refreno// {{tag>kanto litero_gx germana}}