====== Ha Kia Cirko ====== //Teksto - T. Rice; muziko - A. L. Webber, (Ero el la muzikalo "Evita")// //E-teksto de [[Pauxlo MOJXAJEV]]// ===== Teksto ===== //Cxe:// >Ha, kia cirko kaj spektindajx'! >Argentinon ekregis morn' >Pro morto de l' aktorino, de Eva Peron, >Ni frenezigxis, >Ploras dum nokt' kaj ploras dum tag' >Penegante eluzi gxis fin' nian rajton je l' plag'! >Ha, kia fino! Rigardu do - >Post jardeko aux iom pli >Cxu vi malpli indos je sama funebr'? >Sed iusence, >Cxi tiu okaz' estas bona por l' land', >Gazetaro parolos de nun nur pri nia demand'! >Sed kio sxi estas - Evita? >Pro kio ploras la homoj sen fino? >Kiu diino nin jxus forlasis? >Cxu do prosperos plu Argentino? >Pasis la famo, la stela hor'... >La plej drasta scen' en la urb' >Estis kriado de l' homamas'> "Eva Peron!" >Sed cxio foras, >Apenaux forflugos funebra ebri' >Kaj komprenos ni, ke faris sxi ecx nenion por ni. //Homamaso:// >Salve regina mater misericordiae, >Vita dulcedo et spes nostra, >Salve, salve, regina! >Ad te clamamus exules filii Eva, >Ad te suspiramus gementes et flentes >O clemens o pia! //Cxe:// >Vi trompis la homojn, Evita, >Ja ili kredis - vi estos senmorta. >Nenion kroman - cxu tio multas? >Sed cedis vi al decido sorta... >Kantu do, stulta plorantar', >Ektondru pregx' kaj tamen venu la klar'> >La regxin' - en tomb', cxu suficxas - nu? >Sxi al vi ne venos plu! >Al spektajx' cedis Argentin' >La deksepan de oktobro mil nauxcent kvardek kvin, >Sed la hela stel' estingigxis jam >Kaj forvelkis belec', cxarmo kaj mondfam'! >La registaro estis nur scenej' >Por primadon-ludoj sxatataj de sxi plej, >La tutan sxtaton tumultigis sxi, >Dirante ne multon, sed kun pasi'! >Kantu do, stulta plorantar', >Ektondru pregx' kaj tamen venu la klar'> >La regxin' - en tomb', cxu suficxas - nu? >Sxi al vi ne venos plu! //Homamaso:// >Salve regina mater misericordiae, >Vita dulcedo et spes nostra, >Salve, salve, regina! >Ad te clamamus exules filii Eva, >Ad te suspiramus gementes et flentes >O clemens o pia! >La vocxo de Eva> >Ne ploru pri mi, Argentino, >Cxar mi ja malmenciinda estas, >Kaj ne meritas atenton tian, >Gxi por ni cxiuj prefere restu... >Do vi dividu kun mi la famon, >Do vi dividu kun mi la cxerkon... //Cxe:// >L' enterigo estas ankaux nia... {{tag>litero_h kanto}}