====== Haĝi Dimitro ====== ^Teksto|[[wpeo>Hristo BOTEV]]| ^E-teksto|[[Ivan DOBREV]]| ===== Teksto ===== Viva li estas... Sur la Balkano en sang' dronanta kusxas kaj gxemas vundita bruste juna bandano - profunda vundo la korpon premas. Pafilo sxtala jene vidigxas, rompita sabro flanke... li svenas. krepuska vido: kapo skuigxas, - la tutan mondon busxo malbenas. Li kusxas... Kaj elsupre sen fino suno haltinta brilas kolere, en kampar' kantas juna sklavino, kaj sango pli elfluas libere. Rikolto estas... kantu, popolo, malgaje! Kantu, fratoj, kaj ploru! En sklava land' pereos en solo Bravul'! Sed, mia kor', ne doloru! Ja kiu falos por la Libero, Mortas neniam! Pro li ekploras naturo, besto, nubo kaj tero kaj bardoj mira-kante lin gloras... Lin subombrigas aglo fiera, la vundon lekas lupo-kunfrato, falko fortika - birdo libera - apude ankaux zorgas pri frato. Vespero venas, luno ekbrilas, sursxutas steloj foron cxielan - blovetas vento, arboj babilas, Balkano kantas kanton ribelan. Feinoj en blankajxo irflue komencas kanton - jen proksimigxas, surpasxas verdan herbon senbrue kaj al vundito venas, sidigxas. Jen unu lin karesas facile, sur vundon dua herbojn surmetas, je lipoj tria kisas subtile... Li sxin rigardas - sxi nur ridetas. Fratino, diru, diru la sorton de Karagxa, kaj bando fidela - ho diru - poste sendu la morton, min poste prenu morto la stela. Feinoj auxdas lian deziron, cxielon ili flugas kantante - flugadas en la vastan zefiron, de Karagxa, spiriton sercxante. Jam matenigxis... Sur la Balkano venenan vundon lupo lekadas - trankvile dormas juna bandano, kaj suno ree brilas, briladas. {{tag>kanto litero_h bulgara}}