====== Haleluja ====== ^Muziko kaj teksto|[[wpeo>Leonard Cohen]]| ^Esperanta teksto|[[Amir NAOR]]| ^Tipo|traduko (versio de 1988)| {{youtube>ttEMYvpoR-k?medium}} ===== Teksto ===== Kara, iam en ĉi-hejm' Sur tiu plank' mi iris mem Mi solis antaŭ ol mi vin ekkonis Flirtas via flag' sur la gloro-benk' Al mi aŭskultu, am' ne estas parad' de venk' Sed estas nur malvarma kaj rompita Haleluja Haleluja, Laŭdu Dion, Haleluja, Laŭdo Dion Klarigis iam vi al mi Pri kio temas sube ĉi Sed nun vi nenion plu al mi montras, ĉu? Mi memoras kiam moviĝis mi en vin, Same faris la sankta kolombin' Jes, ĉiuj niaj spiroj estis nur Haleluja. Haleluja, Haleluja, Haleluja, Haleluja Eble supre estas Di' Mi ne certas, sed amo estas laŭ mi Unue pafi tiun kiu vin celas Sed mi ne intencas plendi al vi tro nun Ne temas pri rido de tiu kiun trafis lum' Ne, estas nur malvarma, sola Haleluja. Haleluja, Haleluja, Haleluja, Haleluja Mi ĉion provis, sen util' Serĉante kio estas mia stil' Sen eblo senti mi nur lernis tuŝi, jen la ver' Fuŝiĝis ĉio sed kvankam Mi staru sole antaŭ Di' de Kant' Nenio sur miaj lipoj krom Haleluja Haleluja, Haleluja, Haleluja, Haleluja ===== Eksteraj ligoj ===== * https://verkoj.com/verkistoj/amir-naor/tradukitaj-kantoj/heleluja/ - La traduko kun la originala angla teksto {{tag>kanto litero_"H" angla Traduko}}