====== Haloveno ====== ^Muziko|Johnny Jam, Delgado, Søren Rasted, Claus Norreen| ^Esperanta teksto|[[rocxjo|Rogier Huurman]] kaj [[Spencer VAN DER MEULEN]]| ^Esperanta plenumo|[[La VIPoj|La Tipoj]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala plenumo|[[Aqua]]| Tiu ĉi kanto verkiĝis kaj prezentigis okaze de la unua KKPS en Danujo, kaj prenis melodion de tre konata dana kanto por kanti pri haloveno, parto de ĉiu KKPS. ===== Teksto ===== Mi estas vampir’ / kaj mi estas fakiro Tiel ni vestas, ĉar ni festas Per kostuma ŝajn’, mi iĝas iu ajn Kreativeco, tiom da eblecoj Pretas mia vestar’ por la festo de l’ jar’ Mi montros ĝin dum haloveno Mi jam ekas sur voj’, plena je antaŭĝoj’ En la bus’, en la trajn’, jen alveno Ŝminku min en koloroj Jen muzik’, ni kune dancu Mi estas fantom’ / kaj mi estas luphomo Tiel ni vestas, ĉar ni festas Per kostuma ŝajn’, mi iĝas iu ajn Kreativeco, tiom da eblecoj Jen festumo en kostumo / Haloveno Jen festumo en kostumo / Ni kantu, ni dancu Jen festumo en kostumo / KKPS Jen festumo en kostumo / Ni kantu, ni dancu Per peruk’ kaj mantel’, juvelar’ kaj ĉapel’ mi vestiĝos en nova idento Timu min, spektu min, miru plu kun fascin’ mi nun estas en mez’ de atento Ŝminku min nigrablanka Jen muzik’, ni laŭte kantu Ŝminku min sangoruĝa Jen muzik’, ni ĉiuj bambu Jen festumo en kostumo / Haloveno Jen festumo en kostumo / Ni kantu, ni dancu Jen festumo en kostumo / KKPS Jen festumo en kostumo / Ni kantu, ni dancu Mi estas mumi’ / kaj mi estas zombio Tiel ni vestas, ĉar ni festas Per kostuma ŝajn’, mi iĝas iu ajn Kreativeco, tiom da eblecoj Mi estas skelet’ / kaj mi estas monstreto Tiel ni vestas, ĉar ni festas Per kostuma ŝajn’, mi iĝas iu ajn Kreativeco, tiom da eblecoj Jen festumo en kostumo / Haloveno Jen festumo en kostumo / Ni kantu, ni dancu Jen festumo en kostumo / KKPS Jen festumo en kostumo / Ni kantu, ni dancu Ho, venis jam la tria nokte Ne zorgu, ni havos aldonan horon Ho mojose! {{tag>kanto litero_h}}