====== hamburgen ====== ^Teksto|[[wpeo>renato corsetti| r. korseti]]| ^Muziko|[[wpeo>gianfranco molle| ĝ. mole]]| ^Kantas|[[wpeo>gianfranco molle| ĝ. mole]]| la 59a universala kongreso de esperanto okazis en la libera kaj hansa urbo hamburgo. la elekto de nova estraro de UEA ne estis simple rutina procedurajxo. verko, kies nomindekso estas cxi tie ekspluatata, detale priskribas la okazintajxojn. nia kanzono simple resumas tiun verkon. ===== Teksto ===== hamburgen venis fine por batalo malbonaj fortoj kontraux sia malo la bonon ja persone helpis dio kaj la malbonon moskvo kaj sofio sed pri graveco de la pucx-amplekso vi povas tamen legi en indekso de verko kiu kun aplomba kelko teoriumas pri la fina velko albo', aleksiev, ambrojx, arafat' pikel', plat, pul, popovicx, pauxer, privat' en kremlo estis tre konata scio pro neuxtraleco de cxi-asocio ne povas laborista paradizo largxigxi gxis londono kaj parizo sed pri graveco de la pucx-amplekso vi povas tamen legi en indekso beker, beetoven, berman, benaze' borman martin, borman verner kaj burle' marks, mihxalski, milojevicx, minaja molotov, moric: jen kunularo gaja kaj certe spite al burgxa logiko ecx kunkomplotis la pekina kliko cxar fortan emon sentis mauxzedongo en roterdamo ludi je pingpongo sed pri graveco de la pucx-amplekso vi povas tamen legi en indekso brant, brejxnev leonid, burda, burival' konor, korseti, cxicxerin, cxolicx kaj dal dratver, drezen, dubcxek, egami, ajhxolc kun ajhxhorn kaj engels por fia negoc' kaj vi sxajne naiva esperantisto vi vocxdoninta por la kontrauxkristo cxu nia estas vi samideano aux kasxe vi agentas por tirano? sed pri graveco de la pucx-amplekso vi povas tamen legi en indekso gete, gonzales aboin', gorki, grec' rosa, rel, ribentrop, regulo perec' hilova, adolf hitler, hektor hodler hog, horak, hxrusxcxov, incertov, insbruker nu, pravis la japanaj policistoj akvomelonoj kaj esperantistoj ja saman havas ambaux la koloron sub verda sxelo kasxas rugxan koron sed pri graveco de la pucx-amplekso vi povas tamen legi en indekso kalocxaj, kauxcki, kauxamura, kiljan fermas, visxinski, vitek, vogt, varengjan lejzerovicx, lajbnic, ljenin, lion-smit sxpur, sxustr, tjeri', tileman, josip tit' demandu: "kial verdas via stelo?" respondos komplotintoj sen sxancelo: "ankoraux ne maturas cxi-insigno, post maturigxo rugxos gxi kun digno." sed pri graveco de la pucx-amplekso vi povas tamen legi en indekso sodjan-ruso', sxiler, sekelji svoboda, sabo-felsxe, serdahelji zonabend, stalin kaj step-bovic kaj stren luin franko, luter martin kaj amen' sed eble io misfunkciis en la plano de moskvo, beogrado kaj tirano cxar elektigxis fine usonano neuxtrale iras plu la karavano. {{tag>kanto litero_h kasedo}}