======Hanso BECKLIN====== **Hanso BECKLIN** (naskiĝis 1992) estas Usona esperantisto. Lin interesas beletro, esperantologio, tradukado, recenzado, kaj eseado. Instruisto en diversaj eventoj (NASK, JES, IJK...). PIV-revizianto kaj membro de Akademio de Esperanto. Laŭprofesie li estas pastro en la luterana eklezio kaj teologo. Li loĝas kun sia edzino en la antaŭurboj de Filadelfio. **Tradukoj:** [[Velas al Filadelfio]] [[Lampiroj]] [[La kuglego el Vabaŝ']] [[La tom' de amo]] [[Mi ne vin fidas]] [[Vi klare freneziĝas]] [[Ĉu vi plu amos min morgaŭ?]] [[Vato]] [[Am|Am', am', am']] [[Doloro]] [[Lasu ĝin]] [[Iros mi en jeto]] [[Je la nom' Jesuo]] [[Garnu vin, animo kara]] {{tag>persono}}